Memory of the Stone (Memoro de la Ŝtono)

Language: Esperanto

Fluas nun sango senkulpa
Sur Vana'diel, vasta ter'
Tremas la tuta mond'
Pro l' plago en desper'

Preventas ĝin
Nenia sort'
Haltigas ĝin
Nenia fort'

Sed tra la nokto tempesta
brilas jen stelo de glor'!
Kontraũ brutala kri'
fontas jen kant-sonor'!

Stelo brilanta, kanto sonanta:
revo kaj preĝo por ni!

Vana'diel! Vana'diel!

Mano kaj man' kunpremitaj
Trans la eterno sen lim'
Ne dismetiĝos plu
Ne disligiĝos plu!